Svedoj ekuzas novan pronomon


En aŭgusto 2014 la sveda sindikato de konstrulaboristoj decidis uzi seksneŭtralan pronomon hen ‘li aŭ ŝi’ anstataŭ han ‘li’ en la sekvonta versio de siaj statutoj. Tiu pronomo estas novaĵo en la sveda lingvo. La ĝisnuna kutimo estis simila al tiu en Esperanto kaj ties fontlingvoj, en kiuj oni uzas apartan pronomon, svede hon [hun] ‘ŝi’, por virino, dum la alternativo han ‘li’ estas uzata ne nur por viro, sed ankaŭ kiam oni celas personon de ajna sekso. Por klarigi nemiskompreneble, ke sekso ne gravas, oni devis ĝis nun diri han eller hon ‘li aŭ ŝi’, aŭ uzi la maloportune longan alternativon vederbörande ‘la koncernato’.

La formo hen estas inspirita de la finna pronomo hän, kiu estas seksneŭtrala, same kiel la pronomoj en la lingvoj de la plimulto de la homaro. Ĝi tamen ankaŭ povas esti konsiderata kunfandaĵo de la svedaj vortoj han, hon kaj den ‘tiu’, kiu povas esti uzata kaj por aĵoj kaj por personoj. Pronomo hen estis proponita en gazeta artikolo jam en 1966, sed ties aŭtoro konsideris sian proponon nura revo. En la pasintaj kelkaj jaroj ĝi tamen ekuziĝis praktike, ekzemple en la programo de la verdula partio de 2012. Ek de 2015, la vorto aperos en la influa Vortlisto pri la sveda lingvo de la Sveda Akademio, kiu aktualigas tiun en kelkjara intervalo. La adopto de la nova vorto fare de la konstrulaborista sindikato, kies membraro estas je proksimume 99 procentoj virseksa, indikas, ke ĝi nun vere enradikiĝis en la lingvo.

Dum la 1960aj jaroj jam okazis alia reformo en la uzado de la svedaj pronomoj. Ĝis tiam oni kutimis uzi la duapersonan pronomon du ‘vi’ en parolo al infanoj, familianoj kaj geamikoj. Al aliaj, la plurala formo ni ‘vi’ estis nur hezite uzata, ĉar oni sentis, ke ĝi esprimas foreston de solidareco pli ol ĝentilecon. Anstataŭe decis uzi la profesian aŭ alian titolon, kiun oni povis trovi en la telefonlibro. Ne konante la titolon, oni povis diri “la sinjoro” aŭ “la sinjorino”, sed per tio oni malkaŝis tiun nekonon. Por eviti tion, oni ofte esprimis sin pasive, ekzemple “ĉu deziratas ... ” anstataŭ “ĉu la ĝardenisto deziras ...”. Pro la fakto, ke tiu sistemo iĝis tro peniga, la svedoj decidis en 1967 formeti la titolojn kaj alparoli ĉiun per “du”, esceptante nur la membrojn de la reĝa familio.

La problemo, kiun solvas hen en la sveda, ankaŭ ekzistas en Esperanto, kaj ne mankas proponoj por ties solvado, ekzemple seksneŭtrala pronomo ri aŭ ekskluzive virseksa pronomo hi, pruntebla el la angla aldone al ŝi. La netuŝebla fundamento de Esperanto tamen protektas la lingvon kontraŭ tiaspecaj reformoj. Pro tio, ni nur povas envii la svedojn, kaj ankaŭ estus vane atendi, ke ni iam liberiĝos de la kroma maloportunaĵo, ke ni jam en nur iomete brua ĉirkaŭaĵo ofte ne plu povas distingi, ĉu iu diris mi, vi, ni, aŭ li. Helpas nur, rigardi la lipojn de parolanto.


Tio estas la teksto de manuskripto de artikoleto, kiu aperis en redaktita formo en Monato, nov. 2014, p. 18, kun la titolo ”Bonvenon, hen, pronomo seksneŭtrala”, bedaŭrinde kun almenaŭ unu ĝena malklarigo kaj forredaktado de la fina mencio de fonetika problemo en Esperanto, kaj de ties foje ebla solvo. Ĝenerala solvo ne eblas pro la historia decido de la esperantistoj (Bulonjo 1905), trakti sian lingvon kvazaŭ morta.

Hartmut Traunmüller