Interlingvistiko

La termino "interlingvistiko" uziĝas por studoj pri malsamaj sed tamen parencaj objektoj:

[Jespersen (1931) difinis la fakon jene: "Interlinguistics - that branch of the science of language which deals with the structure and basic ideas of all languages with the view to the establishing of a norm for interlanguages, i.e. auxiliary languages destined for oral and written use between people who cannot make themselves understood by means of their mother tongues."]

La kurso pri interlingvistiko, kiu de tempo al tempo okazas ĉe la Stokholma universitato, tuŝas ĉiujn tiujn studobjektojn. Kvankam la lingvoj plane kreitaj por interetna uzo troviĝas en ĝia fokuso, ĝi informas pri la fenomeno de lingvokreado ĝenerale. Ĝi celas doni al la studentoj la eblecon ekkoni kaj memstare prijuĝi la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de diversaj proponoj. La kurso postulas elementajn antaŭkonojn pri lingvistiko. Ĝi turnas sin al parolantoj de konstruitaj interlingvoj (ĉefe reprezentitaj de Esperanto) kaj al progresintaj studentoj de lingvistiko. Jen superrigardo:

Lekcioj (entute 24 lekcihoroj po 45 minutoj)

1. La ĉiuhoma fenomeno de lingvokreado. Lernado de dua lingvo. La provizora lingvo de lernanto kaj la estiĝo de piĝinaj lingvoj. Piĝinaj lingvoj kaj aliaj metodoj de komunikado inter malsamlingvanoj.

2. Estiĝo kaj struktura komparo de kreolaj lingvoj, ekz. la Novmelanezia (Tok Pisin) en komparo kun aliaj. Malkreoliĝo. Tipologio de lingvoj. Lingvaj universaloj.

3. Filosofiaj lingvoj klasifikaj, ekz. tiu de John Wilkins (1668), kaj formale logikaj, ekz. tiu de James Cook Brown (1966). Pasigrafioj, ekz. la semantografio de Charles Bliss.

4. Aposteriore konstruitaj lingvoj kaj ties fontlingvoj. La utilisma principo. Lingvaj kulturregionoj kaj la internaciaj vortoj. La kvar ĉefaj kulturregionoj de la mondo: okcidenta, islama, hinda, kaj ĉina.

5. La strukturo de Esperanto. Iom pri la evoluo de la lingvo.

6. Skemismo kaj naturismo. De Esperanto al Ido, Novial kaj Occidental ĝis Interlingua.

7. Funkcibonecaj aspektoj: Reguloj de lingva planado. La principo de libervola ekzakteco. Konversaciaj maksimoj. La diferenco inter homlingva kaj plenpreciza logiko.

8. La sociaj funkcioj de konstruitaj lingvoj (precipe de Esperanto kaj Bliss), ilia disvastigiteco kaj literaturo (precipe tiu de Esperanto). Konstruitaj lingvoj kaj lingva teknologio. Kosto kaj utilo de kroma lingvo: Decidoteorio kaj la elekto individua kaj komunuma de lingvo por internacia komunikado.

Ekzercoj

1 - 2. Esperanto: Gramatikaj strukturoj kaj legado kun tradukado.

3. Interlingua: Ĉefe legado kaj tradukado.

4. Gustumado de tekstoj de diversaj konstruitaj lingvoj (Ido, Novial, Mondial, Ling, k.a.) kaj de la sveda ŝerclingvo Transpiranto.

Literaturo

K. Hyltenstam (1981) "Språkinlärning", en Tröskelnivå, Skolöverstyrelsen, p. 50 - 83.

D. Bickerton (1983) "Pidginization and creolization: language aquisition and language universals" en Scientific American, July 1983, 108 - 115. [Ne sen kritika analizo]

A. Large (1985) The Artificial Language Movement, Basil Blackwell, Oxford, 1985. (240 p.)

E. T. McDonald (1980) Teaching and using Blissymbolics, Toronto, Ontario, p. 11 - 68.

E. Carlén (1962) Svensk Esperanto grammatik, Esperantoförlaget, Malmö. (50 p.) [Aŭ ekvivalento].

A. Gode (1951) "Introduction" de Interlingua - English Dictionary, IALA, p. XVII - LIV.

P. Janton (1993) Esperanto: Language, Literature and Community (prilaborita traduko de L'esperanto far H. Tonkin).

H. Traunmüller (1991) "Conversational maxims and principles of language planning", PERILUS XII, p. 25 - 47 (Institutionen för lingvistik, Stockholms universitet).

J. Wells (1978) Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, UEA, Rotterdam. 70 p. [Uzata por legado kaj tradukado kaj kiel enkonduko al la lingvistiko por esperantistoj nelingvistoj].

Kroma legaĵo:

H. P. Grice (1975) "Logic and conversation" en Syntax and Semantics 3: Speech Acts, P. Cole, J. L. Morgan (red.), Academic Press, New York, p. 41 - 58. [Studentoj de lingvistiko plej ofte jam konas tiun].

K. Schubert (red.) (1989) Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages, Mouton de Gruyter, New York. [Elektitaj ĉapitroj].

Proponitaj por pli detalaj studoj:

V. Tauli, V. (1968). Introduction to a Theory of Language Planning, Almqvist & Wiksell, Uppsala.

D. Blanke (1985). Internationale Plansprachen, Akademie-Verlag, Berlin.

Kompletiga studmaterialo uzita en la lekcioj enhavas ion pri lingvaj universaloj, lingvaj kulturregionoj, utilo de duaj lingvoj, sekundaraj utiligoj de konstruitaj lingvoj (Bliss-simboloj kaj parolsintezo baze de tiuj, Esperanto en lingvoteknologio) kaj mallongajn skizojn kaj tekstojn en diversaj lingvoj (kelkaj piĝinaj kaj kreolaj, la lingvo de Wilkins, Loglan, Volapük, Ido, Novial, Occidental, Interlingua, Mondial, Ling, k.a.).

Ligiloj al tekstoj kies temoj traktiĝis en la kurso, kaj kiuj apenaŭ enhavas tiukadre superfluan informon:

Creolistics FAQ
Blissymbolics on th Web
Mallonga gramatiko de volapuko
Esperantos 16 grundregler
Interlingua: kort grammatik
How to Build a Language
A universal interlanguage: Some basic considerations
Conversational maxims and principles of language planning

Kromaj ligiloj rektaj kaj peraj:

The Creolist Archives Home Page | Loglan | Blissymbolics Communication International. | Esperanto | Esperanto i Sverige | Esperanto tra kaj per la Reto | Interreta esperantocentro | Virtuala Esperanto-biblioteko | Esperantologio kaj interlingvistiko | Ido - an international language | Idolinguo | The main advantages of Ido | A planned auxiliary language | Interlingua | Panorama in Interlingua | Neo-Romanticism in Language Planning | Constructed Human Languages | Interlinguistik im Internet | International Auxiliary Languages

TROVANTO (Katalogo de Internacia Esperanto-Muzeo).

Hartmut Traunmüller | Lingvistika instituto | Stokholma universitato | Unikodigita kaj ligiloj ĝisdatigitaj en septembro 2000, origina versio, septembro 1997